![]() | ![]() |
|
|
Deklaro de Ĝonz kiel "persona non grata"
Antaŭ la Granda Ĥismo Sĥismo estis multaj aliaj skismoj per kiuj la KKM skolo detruis sin. Unu el la plej stultaj estis la tielnomata "hhismo shhismo". Estis sĥistoj kiuj ne volis uzi diakritikajn markojn sed uzis anstataux "h", e.g. ch, gh. Sed por "ĥ" (kaj tial ankaŭ "k") ili unue faris "hh", sed estis tiuj, kiuj volis anstataui "h" per "hh", sed tio bezonis esti "hhhh" kaj tiu devis esti "hhhhhhhh" ktp., ktp, senfine. Do, ili kutimis anstataŭi "hh"-ojn per "...". Tiu ĉi grupo nomis sin "La Sub...omitito por Anstatauhigo de Sensencaj Dia...riti...ajhoj de la ...omitato de ...omun...istoj". Kiam ajn iu malkonsentis, la s...istoj sendus al tiu leteron, bele skribitan kiu deklarus tiun personon persona non grata. Kiam Nikopopulo Gxonz ricevis sian leteron, li jam havis 75 jarojn kaj malbone povis legi gxuste kion diris la letero kaj kredis ke gxi gratulis lin por esti persono ne gratita. D-ro Gxonz, kiu posedis sovagxan katon, tuj iris al la s...ista domo por montri al ili ke ili malgxuste priskribis lin, sed estis jam tro malfrue. La Antaŭlasta letero estis jam sendita kaj ĉiuj sĥistoj (eĉ la s...istoj) devis kaŝi sin de la instancoj. Klaku La Sub...omitato por Anstatauhigo de Sensencaj Dia...riti...ajhoj |
![]() © 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer. | |