Logo for Istvan BierfaristoLa Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo

hejmo
historio
hajkoj
legendoj
prelegoj
varoj

La Ĥinumoj de Istvan Bierfaristo

Zamenhof diras 'Rigardu!'

Malmultaj scias ke Istvan Bierfaristo estis grava multmedia esploristo de la frua jarcento. Kelkaj artikoloj priskribis Bierfariston per la vortoj "L' Patro de l' Ĥinumo". Post lia morto, granda arĥivo troviĝis tute forgesita en skatoloj en varejo en la supero de la aŭtejo. El la arĥivoj, jen du el liaj pluraj esploroj. Ambaŭ tiujn ĉi li faris originale per diapozitivaj lumbildoj kaj tempomezurilo por ŝanĝi de unu bildo al alia. Laŭ raportoj de la tempo, la homoj kiuj vidis liajn montraĵojn, foje ĵetis sin teren verŝajne pro timo de la vivecaj imagoj. Sed teĥnologiaj ŝanĝoj arĥaikigis lian laboron. Novaj metodoj, kiel la "film-strip", eksmodigis la komplikan kaj alkostan sistemon de projektiloj kaj tempomezuriloj. Ĝis kiam alvenis la komputatoro, la plejmulto de liaj verkoj jam malkonatiĝis.

Jen, do, por la unua fojo en pli ol 70 jaroj:


Valid HTML 4.01!

zne

© 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer.

Por demandoj pri ĉi aferoj, epoŝtu al bierfaristo@comcast.net.